Kornel Makuszyński

120 aventuroj de Kaprideto Stultuleto (La tria libreto)

Antaŭe karaj infanoj
Etaj, mezaj, ankaŭ grandaj
Mi priskribis Kapridetajn
Aventurojn belajn, strangajn.

Serĉis sian Pacanovon,
Havis ĉiam belajn planojn
Ĝi trairis mondduonon
Kaj tranaĝis oceanojn.

Certe vi ankaŭ memoras
Pri tiu okazintaĵo,
Pri razita ĝia kapo,
Kiam iĝis ĝi soldato.

Vestita per uniformo
Iras Kapr' al komandanto
Kaj tiu severe krias:
"Ĉu soldato havas barbon!?"

Oni tondis ĝian barbon
Kaj el la barba hararo
Faris por si kaporalo
Penikon por la razado.

Sen spegulo brava kapro
Ne scias pri la evento,
Ke kune kun ĝia barbo
Malaperis fiera mieno.

"Al la vico!" - serĝent' vokas
Kaprido rapide iras,
Rektan pozicion montras
Ĝuste karabenon tenas.

"Malantaŭen!" voĉo sonas
Ĉiuj soldatoj turniĝas
Nur Stulteto ne retretas
Kaj kun gaja mieno staras.

"Kial vi ne returniĝas?"
Kaprido afable diras:
"Tio min ne interesas
Kio malantaŭ mi estas"

"Falu!" Jen nova komando
Ĉiuj jam sur tero kuŝas,
Kaprido ridas kaj diras:
"Ja tie ĝi koto estas!"

"Kaŭzas Kaprido problemojn"
Ĉiuj tion time vokas.
"Prenu de ĝi karabenon,
Ĉar ĝi nin dispafi povas!"

Kolonelo do ordonas:
"Malutila kapra gento"
Tial Stultuleto portas
La orkestran tambureton.

Tiras Kapro tambureton
En kiun oni batatas
Tiam ĝi malgaje blekas,
Poste sincere ekploras.

Demandas ĝin la soldatoj:
"Kial estas vi malgaja?"
"Ĉar" - respondas Kaprideto
"Tambur' estas el led' kapra."

Ili dirs: "Kaprideto!
Ne por vi soldata servo!
Pli bone iru laŭ volo
serĉi vian Pacanovon!"

Iras, iras Stultuleto
Kliniĝas super la akvo
Krias laŭte post rigardo:
"Kie estas mia barbo!?"

Ridos pri mi eĉ la ŝafo,
Kiam vidos min sen barbo
Tuj saltis ĝi en la akvon
Por droni pro barbomanko.

"Ve!" ekkrias kaj elsaltis
"Doloras mia postaĵo"
Granda kankro sin alkroĉis
Al Kaprida malantaŭo.

Aŭdante veadon, ploron
Alkuris multe da homoj
Debatas kiel de kankro
Liberigi junan kapron.

Buĉisto proponas solvon,
Ke nur tia estos ago,
Detranĉi la kapran voston,
Kun ĝi la kankro forfalos.

"La plej bona jen konsilo"
Diras kamenpuriganto:
"Sidu Kapro sur fajrujo
Tiam bakiĝos la kankro"

Serioze diras sciencisto:
"Malbona estas propono.
Al kankro mi ion diros,
Se ĝian orelon trovos"

Alvenis fajrobrigado
Por dronigi tiun kankron,
Tamen la kankro nur ridis,
Kaj Kapr' pro malvarmo tremis.

Sekve konsilas ŝuisto:
"Antaŭen kuru Kaprido!
Malantaŭen ni vin tiros
Kaj forte la kankron tenos"

"Bonege!" ĉiuj alvokas.
Tiras kune laŭ konsento.
Kapro rapide forkuras,
Tirantoj falas sur teron.

Marŝas Kaprido kaj ploras.
Iom da herbo manĝetas
Kaj post kvartaga marŝado
Fine venas al Varŝavo.

Malrapide Kapro paŝas,
Enpensita ĝi haltiĝas.
Post ĝi ankaŭ ĉiuj staras
Homoj, trajnoj, vicoj iĝas.

Sonas polica ordono:
"Foriru rapide Kapro!"
Kapro: "Bezonas mi morton,
Ĉar ne havas mian barbon"

Ili diras: "Iru Kapro
Rapide al apoteko!
Aĉetu hararpomadon
Kaj bonan kuraclibeton!"

"Tre volonte" diras Kapro
"Obeos mi la konsilon"
Salutas apotekiston
Kaj aĉetas harkreskilon.

Ŝmiris ĝi sian mentonon
Per ĉio el la bokalo,
Kaj miras, kial la homoj
Ŝtopas ĉe ĝi siajn nazojn.

Kapro tuj post noktodormo
Rigardis en granda ŝoko
Sian elkreskitan barbon
Preskaŭ dekkvin metrojn longan.

Timigas ĝin tiu fakto.
Ne povas movigi kapon.
Pripensas saĝan diraĵon:
"Tro multo ne donas sanon"

Amase homoj alkuras
Kaj ĉiu ion konsilas:
"Ne sukcesos barbaristo
Tial voku ĝardeniston!"

Serioze diras Stulteto:
"Mi ne estas tiom stulta,
Barbon tondi mi permesos,
Se iu de mi aĉetos"

"Je du zlotoj mi aĉetos"
Diras riĉa komercanto
"Kaj el la barbo de Kapro
Faros komfortajn matracojn"

Ĝardenisto per stucilo
Same, kiel la gazonon,
Tondis modele la barbon
Laŭ malnova kapra modo.

Speguleton al Kaprido
Donis virino helpema.
Ĝi rigardas sin kaj vokas:
"Estas mi fakte tre bela!"

Havas ĝi monon kaj barbon,
Trankvilon en la rigardo
Do iras al bestĝardeno
Por vidi kvarpiedajn bestojn.

Kiam vidas ĝin simioj,
Tuj aŭdiĝas laŭta krio.
Ili vokas kun ĝojego:
"Saluton simia reĝo!"

"Forfalu vostaĵoj viaj!"
Respondas pala Kaprido.
"Vi bone pri tio scias,
Ke rifuzis mi oficon"

Kolere blekas la kapro
Honta estas la forkuro
Al urso svinganta kapon,
Kvazaŭ farus ĝi salutojn.

Kara Kapro" diras urso
"Lerte malfermu la kaĝon,
Poste gratu mian dorson!
Pulo mordas mian haŭton"

Ne mensogu" diras Kapro,
Mem vi gratu vian dorson!
Tio min ne interesas,
Esti en via stomako"

Tiam ekvidas leonon,
Kiu ĝuste manĝas viandon.
Kapro klinas sin kaj diras:
Saluton grava sinjoro!"

Leono diras al Kapro:
"Tre malmola estas viando,
Alportu iom da salo,
Ankaŭ pipron kaj mustardon!"

Kuras Kapro al bufedo,
Aĉetas multan manĝaĵojn,
Anstataŭ tablotuketo
Aĉetis ĝi litotolaĵon.

Tiam la leono ĵuras
Kaj anoncas la deklaron:
"Je la krono mi promesas
Neniam manĝi la kapron"

Kaprideto diras: "Dankon!"
Kaj malsupren kapon klinas.
Poste kuras en la flankon,
Kie elefantoj vivas.

Elefant' Joĉjo nomata
En la suno ĝuas dormon.
Kanjo elefantedzino
Diligente trikas ŝtrumpon.

Ekvidinte Kaprideton
Ĝi brakumis ĝin per forto
Stultuleto laŭte vokas:
"Lasu min! Vi rompos ostojn!"

Pensante, ke Kapro svenas
Bona Kanjo kun fervoro
Kaprideton subakvigas
De la vosto ĝis la kornoj.

Liberigis sin la kapro
Kaj rapide ĝi forkuras.
Subite aŭdiĝas kanto.
Kapro haltiĝas, aŭskultas.

Iu tre malgaje kantas,
Kvazaŭ plorus ĉiu vorto:
"Feliĉa mi tiam estis
Loĝante en Pacanovo"

"Ho Ve!" blekis la kaprido
"Iu konas Pacanovon.
Finiĝas do la sopiro
Turmetanta mian koron"

Ĝi vidas, ke tie sidas
Vulpo, kiu ploras ĝeme:
"Mia kara Pacanovo
Kiam mi vin vidos ree?"

"Sinjoro!" flustras Kaprido
"Iru kun mi, montru vojon!"
"Tre volonte" diras vulpo
"Sed malfermu mian pordon!"

Malfermis la pordon Kapro.
Elsaltis kaj fuĝas vulpo.
Iomete ĝi turniĝas
Kaj de foro tion diras:

"Grandan dankon Kaprideto!
Pro savo de mallibero.
La kantado estis trompo.
Skribu al mi Pacanovon!"

Vidante tion papago
Kolera, havanta tufon,
Vokas ĝi al direktoro:
Stulta Kapr' ellasis vulpon"

Granda okazis kaoso,
Estas krioj kaj kverelo.
Timigita Kaprideto
Kaŝis sin en la barelo.

Nokte ĉe lumo de steloj
Vidas kapon de kamelo.
Tial mallaŭte demandas:
"Kion vi de mi postulas?"

Diras kamel': "Vi ne fuĝos,
Ĉar fermitaj estas pordoj.
Tamen eble liberiĝos
Tra subteraj koridoroj.

Tie oni fosis sablon.
Restis post ĝi granda kavo".
Kaprideto kun memgardo
Profundiĝis en la sablo.

Malvasto, mallumo estas.
Ne estas movoebleco.
Kaprideto iel rampas,
Kiel talpo en la tero.

Kapro rampis dum sep tagoj
Ne pensis pri la turmentoj
Kaj kiam sentis malsaton,
Manĝis kreskaĵajn radikojn.

Trairis grandajn kavernojn
Kaj longegajn koridorojn
Subite ekvidas drakon
Kiu dormetas en roko.

Fajron blovas drak' el faŭko
Kaj parolas kun kolero:
"De kie vi venas Kapro?
Estas vi en teromezo"

Kapro ĝentile respondas,
Sed la drako atentigas:
"Foru! en mia memoro
Estas murdo en Krakovo.

Ŝuisto farĉis bovidon
Per sulfuro - oni diris.
Donis ĝin al mia avo,
Kiu manĝis kaj eksplodis.

Eble ankaŭ vi barbulo
Volas fari al mi samon,
Sed pro tio mi ne riskos
Malgraŭ tre granda malsato"

Drako muĝis, Kapro fuĝas
Trans riveroj kaj montaro
Ege lacigita iras
Dum kvardek kaj tri monatoj.

Ofte ĝi sidadis, ploris
Pro malsato kaj malforto
Kaj forkuris kiam vojon
Baris al ĝi iuj monstroj.

Subite fajra tempesto
Kaptis ĝin per fuma nubo.
Kapro blekis, kiel ŝtono
Flugis ien al la supro.

Longe falis de la ĉielo
Kaj rimarkas mirigata,
Ke ree estas sur tero,
En iu regiono ĉarma.

Alkuras homoj kaj vokas:
Kia estas via sano?
Estas tio nekredebla
La elsalto el vulkano"

"Mi trarampis en la tero"
Diras Kapro kun doloro
"Sed kie mi nun troviĝas?"
"Estas vi en Neapolo"

Kapro estas tre malsata
Tial iuj kun rapido
Alportas makaronion,
Aliuloj freŝajn figojn.

Kapro iom fumigita
Bruligitan manon blovas,
Ke vivas, estas feliĉa
Ree vervon, ĝojon montras.

Sur Kapro - kapra insulo
Estis ĝi dum longa tempo
Kantis italajn kanzonojn,
Poste dancis tarantelon.

Estas azen' simpatia,
Kiu turnas ĉiam voston.
De bleksono havas nomon,
Kiu estas: I-ja, I-ja!"

Azeno avertas Kapron:
"Trompas vin la homa rajto.
Ili faros vin kolbaso,
Kiu nomiĝas salamo.

Mia avo kaj praavo
Ankaŭ iĝis la kolbasoj.
Do forkuru kun rapido
Trans montaro kaj la valoj!"

"Sed kiel tranaĝi maron?
Ĉu estas iu espero?
"Facile, mi diras veron.
Sidu Kapro sur balenon!"

Balenojn atendas Kapro.
Kiam ili proksimiĝas
Saltas suben de la roko,
Rekte balenon eksidas.

Ŝokita estas baleno
Pro tuŝo de sia memo
Kaj krias: "Ho, fia besto!,
Kia estas ĝi maniero?"

"Helpu al mi!" vokas ĉielon,
Ĉar eksentis Kapr' teruron.
La baleno saltis supron,
Poste al la mara fundo.

Pensas Kapro sub la akvo:
"Adiaŭu infanetoj!"
Tiam sentas, ke al bordo
Tiras ĝin fiŝistaj retoj.

Fiŝisto montras Kapridon,
Vokas homojn kaj demandas:
"Ĉu vi vidis tian fiŝon,
Kiu hufojn, kornojn havas?"

Oni eksponis Kapridon
En la vitra ŝranko granda
Kaj algluis sur ĝi ŝildon:
"Mara monstro nekonata"

La italaj multaj kaproj
Kiam pri tio ekaŭdis
Ili lasis siajn valojn
Kaj al Kapro alkuradis.

Liberigis tuj Kapridon,
Kondukis ĝin al ŝirmejo,
Kie italaj kaprinoj
Brakumis ĝin kun sentemo.

Vendinte siajn fromaĝojn,
Per la ricevita mono,
Aĉetis aŭton por Kapro
Por ke ĝi veturu hejmon.

Veturas rapide Kapro
Simile al vetrajdisto,
Ĝis frue la sesan majon
Alveturis al la limo.

Salutas la kapron Poloj:
"Stultuleto! kia grafo!"
Kaj demandas kun scivolo,
Kie estis dum vojaĝo.

Rakontis precize ĉion,
Saĝe, laŭ sia naturo.
Finis: "Ĉie estas bone,
Sed plej bone en patrujo"

Gazetaro jam anoncas
Per la ruĝa literaro:
"Fama Kapro Stultuleto
Revenis al patra lando"

Belega estas la mondo,
Floroj ornamas la kornojn.
Poste blekas kaj trumpetas:
"For anasoj de la vojo!"

Vi vin gardu Stultuleto!"
Vokas kampara rozeto,
Sed la aŭto la ŝoseon
Glutas kiom vermiŝelon.

Ekflaras ĝi la odoron:
"Ie oni bakas kukon!"
Kaj tie en la foro
Kapro vidas belan urbon.

Diras al si: "Ripoztempo!"
Rapide turnas al dekstro.
Frakaso! Bruego! Krako!
Aŭto rompiĝas je arbo.

Malfeliĉo! Malespero!
Teruraĵo sin okazis.
Saviĝis nur la trumpeto,
Ĉar la aŭton ĝi frakasis.

La mond' iĝis por Kaprido
Tiom nigra, kiom inko
Kiam pensis: "Stultuleto
Skribu vian testamenton!"

Kuras homoj kun kriado
Tra herbejoj kaj kamparoj
Kaprido ilin demandas:
"Ĉu mi jam mortinta estas?"

Kaj poste: "Kie mi estas?
Diru al mi, mi vin petas.
Tiam diris dika homo:
"En la fama Pacanovo"

Kiam aŭdas tion Kapro,
Saltas gaje, alte tiom,
Blekas kun tiom da forto,
Ke falas arbaj folioj.

Ĉiu en la urbo scias,
Riĉulo kaj mizerulo,
Ke al Pacanovo venas,
Amata de ni Stultulo.

Triumfe sonas muziko,
Belajn florojn ĵetas inoj,
Kaj demandas la urbestro:
"Kion volas vi Kaprido"

Kapro sur tribuno staras
Kaj vokas: "En Pacanovo
Oni eĉ kaprojn hufumas,
Do hufumu min sinjoroj!"

Ĉiuj ege laŭte ridas
Ridegas ankaŭ urbestro
"Kapr' frenezis" - ili diras
"Voku psikiatron de bestoj!"

Proksimiĝas profesoro
Diras: "Estas miskompreno
Oni ne hufumas kaprojn
Ĝi forĝista estas nomo.

Estas forĝisto M. Kapro,
J. Kapro, V.Kapro - du fratoj
Tial diras multaj homoj:
"Tie ĉi hufumas Kaproj"

Blekas Kaprido kaj plendas:
"Jen estas mi Stultuleto!
Tiom mi suferis penojn
Kaj ĉio estis sen senco"

Tiam iu aĝa homo
Tuŝas mane Kapran kapon:
"Ne bezonas vi la ŝanĝon,
Vivu tiel, kiel kapro!"

"Stultuleto" diras homoj
"Vivu gaja en kontento
Pro la suno kaj pro floroj,
Bona sano kaj printempo!

Vidu nian belan landon.
Bele lumantan la sunon,
Jam ne pensu pri la hufoj,
Nur pri amikaj kunuloj!"

Meditis Kapro momenton,
Poste diris kun konsento:
"Bone! Karaj junulinoj
Sen la hufoj al kadrilo!"

Dancas kun forĝist' filino
Kaj filino de J. Kapro,
Saltas preskaŭ ĝis tagiĝo,
Kantas bele laŭ la takto.

"Ridu, ridu Kaprideto!,
Dancu ĝoje, kiom volas!
Ĉar pro via afableco
Ĉiuj ni vin ege amas.

Kaj kiam pola infano
Kaprideton iam vidos,
Tiam kore ĝin salutos,
Ankaŭ kore ĝin invitos"

Tradukis Danuta Kowalska


Polski Zwi±zek Esperantystów - oddział Gliwice (Pola Esperanto Asocio - filio Gliwice), ul. Zwycięstwa 1, 44-100 Gliwice
esperanto­_gliwice@poczta.onet.pl